PIV 2026 · Artikolo 48
absido
absido ARKI en katolika preĝejo duonronda funda parto, kiu formas unu el la ekstremoj de la navo kaj enhavas la ĥorejon kaj la altaron: la barokstilan preĝejon oni planis en la formo de latina kruco, entenanta du turojn, kupolon kaj duonrondan absidon LSt
absideto ĉiu el la akcesoraj absidformaj kapeletoj, kiuj kronas la absidon en kelkaj preĝejoj.