PIV 2026 · Artikolo 49
★absinto
Derivaĵoj en la artikolo 3
★ absinto
1 BOTA plurjara herbo 1 el Eŭropo; ĝi havas grize verdajn foliojn kun etetaj glandoj, kiuj produktas oleon; el ĝia ekstrakto absintaĵo oni fabrikas absinton. specio Artemisia absinthium densa sekalo, en kiu abunde kreskis cejanoj kaj absinto B ➞ artemizio.
2 KUIR verda likvoro forte alkoholita, entenanta i.a. absintaĵon: kaj se mi mendus likvoron el absinto? SŠt (figurasence) en la mielo, kiu fluas el via buŝo estas multe da absinto B Sin. absinta likvoro. ➞ vermuto.
absintaĵo ekstrakto el absinto 1, kun amara aromo.
absintema ema konsumi absinton.
absintismo MEDI veneniĝo per absinto 2.