← Reen al L

PIV 2020 · 9390

★likvor/o

likvor/o 🍴 Trinkaĵo, farita el brando, aromaj plantoj k sukero: la kartuziana, benediktana likvoroj; ovolikvoro, herbolikvoro; gencianlikvoro (aromigita per ekstrakto el radikoj de la flava genciano). kasiso, kuracao, maraskino, ratafio, vermuto.  bitero.
absinta likvoro. Absinto 2.
kininlikvoro 🍴 Aperitivo, aromigita per kinino.