PIV · 7526
kartuzi/o
kartuzi/o. Ermitejo de kartuzianoj: la kartuzio de Diĵono, de Pavio, de Florenco.
kartuziano ✞ Monaĥo el ordeno fondita de Bruno en 1086, k loĝanta en kartuzio, laŭ la nomo de la Francia vilaĝo (Chartreuse, 5°47′E, 45°21′N), kie ili komence loĝis: kartuziana likvoro (fabrikata de la kartuzianoj de la Granda Kartuzio, en Franciaj Alpoj).