PIV 2026 · Artikolo 1199

artemizio

Litero A

artemizio BOTA florplanto, herbo aŭ tufarbusto, ĝenerale odora pro la enhavo de terpenoidoj kaj rilataj kemiaĵoj; kun diversformaj folioj ofte kovritaj de blankaj haroj; el la norda hemisfero, sudokcidenta Ameriko kaj suda Afriko. genro Artemisia ➞ abrotano, absinto, vermosemo; asteraco.
drakunkol-artemizio = (prefere) estragono.
hirtahara artemizio herbo kun folioj pale verdaj ĝis blankaj, kovritaj ambaŭflanke per dikaj triĥomoj, kaj kun flavaj floroj. specio Artemisia stelleriana