PIV · 1200
arteri²o
arteri2o
1 ❤ (arteria) Kelkhista tubeto, kiu kondukas la sangon el la koro al diversaj partoj de la korpo: aksela, aorta, radiusa arterio; koronariaj arterioj (Vd koronaria); ligi arterion. ☞ vaskulo, vejno.
2 (f) Granda trafikvojo: la aŭtoj svarmis en la arterioj de la urbo.
arteria. Rilata al la arterioj: arteria sango, premo.
arterieto ❤ Tre eta arteria branĉo, situanta senpere antaŭ la kapilaroj.
arteriito ⚕ Inflamaj lezoj de la arterioj.
arteriektomio ⚕ Desekco de arteria fragmento.