PIV · 7342
kapilar/o
kapilar/o ❤ Unuhista vaskulo, tre maldika, kiu komunikigas arterieton kun vejneto.
kapilara 💡 Maldika kiel kapilaro, i.a. havanta internan treege malgrandan kalibron: kapilara tubo.
kapilareco ☐ Propreco de kapilaraj tuboj rilate al likvoj, kiuj ilin trafluas: la suprenfluo de la sevo en la plantoj estas fenomeno de kapilareco; kapilareca altiro, kemio.
elektrokapilareco ☐ Propreco de kapilaraj tuboj rilate al likvoj, kiujn ili enhavas k al kiuj oni aplikas malgrandan elektran tension.