PIV 2020 · 7157
kalibr²o
kalibr2o Ⓣ
1 Diametro interna de tubo: kalibro de kanono, pafilo.
2 Diametro ekstera de cilindra aŭ sfera korpo: kalibro de kuglo, obuso.
kalibri (tr) Kontroli la kalibron de io per kalibrilo.
kalibrigi. Fari, ke iu korpo havu ian precizan diametron.
kalibrilo. Instrumento por mezuri la diametron internan de tubo aŭ eksteran de ronda korpo.
intera kalibrilo. Instrumento por mezuri distancon inter du pecoj aŭ internan diametron.
mikrometra kalibrilo. Preciza mezurilo por dikeco de ladoj k dratoj, funkcianta per ŝraŭbo, kies turncilindro havas gradaron.
ŝovkalibrilo. Ŝovmezurilo.