PIV 2026 · Artikolo 10972
★niĉo
★ niĉo
1 ARKI regulforma kavo en muro aŭ konstruo, destinita por loki statuon, fornon aŭ alian objekton. ➞ alkovo.
2 EKOL funkcio, kiun vivulo plenumas en ekosistemo: en sama habitato kunekzistas specioj kun diferencaj niĉoj ➞ vikara.
fenestroniĉo embrazuro 2.
ĥorniĉo ISLA en muro de moskeo niĉo indikanta la direkton al Mekao.