PIV 2026 · Artikolo 3794
embrazuro
embrazuro
1 ARME aperturo en muro, ŝipo aŭ fortikaĵo, tra kiu oni pafas: pafiloj estis elŝovitaj tra embrazuroj de fortikejaj muroj OE Sin. paftruo. ➞ krenelo, ŝutotruo.
2 KONS aperturo farita en muro por instali pordon aŭ fenestron: stari en la embrazuro de la fenestro Sin. fenestroniĉo.