PIV · 8626
krenel/o
krenel/o 🏠 Entranĉaĵo, farita en la parapeto supre de fortikaĵa muro k ebliganta pafadon. ☞ murdento, embrazuro, paftruo.
krenela
1 Prezentanta krenelojn: krenela remparo.
2 🍁 (i.a. pp folioj) Havanta randon kun senpintaj dentoj pli-malpli similaj al kreneloj. Sin. krenelranda.
krenelaro. Masona parapeto ĉe la supro de turo, citadelo ks, kie alternas la kreneloj k la murdentoj.
kreneleta 🍁 Delikate krenela, kun malgrandaj, senpintaj dentoj.