← Reen al E

PIV · 3795

★embri/o

embri/o
a) Evoluanta organismo, estiĝinta el ĝenerale fekundigita ovo, ĝis atingo de aŭtonoma stadiformo (animalido, inkl. larvon), t.e. ĝenerale ĝis ĝi forlasas la ovomembranojn. b) Ĉe la mamuloj, tia evoluanta organismo en la patrina utero, ĝis la stadio de feto: ĉe homo, oni konsideras, ke de la 4a monato de gravedeco la embrio iĝas feto.
🍁 a) Junega semplanto, ĝis ĝi forlasas la semon. b) Junega sporofito de briofito. ĝermo, kotiledono, primordio.
(f) Komenca kruda skizo de ideo, teorio, projekto. rudimento.
embria. Rilata aŭ apartena al la embrio: embria stato de larvo, de projekto; vin mi fidis de la embrieco, de la ventro de mia patrino X.
embriigi. Estigi embrion en ina utero: ĉu mi embriigis tiun tutan popolon? X. generi, naskigi.
embriiĝi. Estiĝi sub formo de embrio: embriiĝis homo X.
embrifitoj, embriofitoj 🍁 Grupego de plantoj karakterizataj de embrio 2 k de arkegonio, k ampleksanta la vaskulplantojn k briofitojn. Sin. embrioplantoj, kormofitoj, kormoplantoj, arkegoniplantoj. talofitoj.
embrigenezo, embriogenezo Serio de la formoj, tra kiuj animala aŭ planta organismo trapasas de la fekundigita ovo ĝis la definitiva formo. individugenezo, ontogenezo.
embriologo. Fakulo pri embriologio.
embriologio Z. Fako de biologio pri la embrioj k ties disvolviĝo.
embritomio, embriotomio Ĉiu enutera embriosekco.