PIV · 8562
kotiledon/o
kotiledon/o
1 🍁 La folio aŭ ĉiu el la folioj de la embrio de semo, ĝenerale malgranda k simpla: la nombro de kotiledonoj ĉe semplanto estas unu (unukotiledonoj), du (dukotiledonoj k iuj gimnospermoj) aŭ pluraj (multaj gimnospermoj). Sin. ĝermfolio. ☞ embrio, ŝoso.
2 ❤ Vila lobeto de la utera faco de placento.
dukotiledonoj, dukotiledonuloj 🍁 Klaso (Dicotyledones) de angiospermoj karakterizataj de dukotiledona semo. Sin. magnoliopsidoj.
unukotiledonoj, unukotiledonuloj 🍁 Klaso (Monocotyledones) de angiospermoj karakterizataj de unukotiledona semo. Sin. liliopsidoj.