PIV 2020 · 15184
ŝos/o
ŝos/o 🍁 Elkreskanta tigo aŭ branĉo unuaksa, kun folioj aŭ burĝonoj: unujara ŝoso, plurjara ŝoso; florŝoso; omleto kun asparagaj ŝosoj; supo kun bambuŝosoj. ☞ sproso.
ŝoseto. Eta, ĝenerale mallonga ŝoso, portanta pinglojn (ĉe iuj koniferoj) aŭ florojn (ĉe iuj fruktarboj).
ŝosi (ntr) Eligi ŝoson.
palmoŝoso Vd palmo.
sukŝoso. Ŝoso, kiu pro riĉa alfluo de sevo kreskas el nejunaj branĉoj, ofte ĉe kurbiĝoj aŭ post forta retranĉo k ĉi-kaze precipe ĉirkaŭ la vundoj.