PIV 2026 · Artikolo 1611
★bambuo
★ bambuo BOTA
1 tropika kano, kun forte ligneciĝantaj, ĝis 40 m altaj kaj 30 cm dikaj, kavaj ŝalmoj utiligataj por konstruado de domoj kaj pontoj, por meblofarado k.a. subfamilio Bambusoideae, tipgenro Bambusa de familio Poaceae bambuoj disvastiĝas per subteraj rizomoj kaj floras unufoje en 60 ĝis 120 jaroj IsT ➞ poaco.
2 KOMU ŝalmo de bambuo 1: sekigitaj bambuoj karakterize havas fortecon kaj elastecon IsT
moso-bambuo altkreska bambuo; la ŝosoj, post bolado por forigi la toksinojn, estas manĝeblaj; ankaŭ uzata por produkti rajonon; indiĝena en Ĉinio en moderaj regionoj. specio Phyllostachys edulis