PIV 2026 · Artikolo 1612

bambuzo

Litero B

bambuzo BOTA bambuo, el tropikaj kaj varmaj regionoj de Ameriko kaj Azio. genro Bambusa ➞ poaco.
ordinara bambuzo bambuzo, naturigita en la tropikaj regionoj kaj Antiloj, ofte kultivata, ekonomie grava pro la uzo de ŝalmoj kiel traboj por domoj, pontoj kaj flosoj, kiel akvokondukiloj (la nodaj septoj estas traborataj), por farado de mebloj, kuirejaj iloj, muzikinstrumentoj kaj pro la utiligo de folioj por matoj, korboj, ĉapeloj, papero. specio Bambusa vulgaris