PIV · 12318
placent/o
placent/o Z
1 a) ❤ Spongeca k mola organo, kunliganta la embrion de plej multaj mamuloj al la utero de la patrino antaŭ la nasko. b) ♉ Simila organo de iuj vivonaskaj ŝarkoj.
2 🍁 Rando de karpela folio, dikiĝinta pro vaskula enhavo, k al kiu la ovoloj k poste la semoj estas alfiksitaj fare de la funiklo: placenta kolumno (placentaro, formanta aksan kolumnon en ovario aŭ frukto).
placentuloj ♉ Grupo (Placentalia) de mamuloj, kun placento liganta la embrion al la patrina utero; ampleksas la teriojn (superajn mamulojn).
senplacentuloj. Grupo (Aplacentalia) de senplacentaj mamuloj, ekz. kloakuloj k marsupiuloj; ampleksas la aliteriojn k prateriojn.