← Reen al K

PIV · 7508

karpel/o

karpel/o 🍁 Florfolio, sur kiu formiĝas unue la ovoloj, poste la semoj, malesta aŭ malferma ĉe la gimnospermoj, ferma ĉe la angiospermoj: la karpelo de la angiospermoj konsistas el ovario, stiluso (iufoje malesta) k stigmo.
karpelaro 🍁 Gineceo.
liberkarpela (pp floro) Havanta tute liberajn karpelojn.
kuniĝkarpela (pp floro) Havanta parte aŭ tute kuniĝintajn karpelojn. pistilo.