← Reen al K

PIV · 7509

★karpen/o

karpen/o 🍁 G. (Carpinus el betulacoj) de falfoliaj, hermafroditaj aŭ monoikaj arboj kun glata, griza trunkŝelo, kun simplaj, segildentaj folioj k kun plataj akenoj, unuope ĉirkaŭitaj de membraneca brakteo (kupulo); 26 sp-oj el la mezvarmaj regionoj de la N hemisfero; la malmola, flave blanka ligno de pluraj sp-oj estas uzata por maŝinoj, laboriloj ks.