PIV · 9829
★mam/o
★mam/o
1 ❤ (mamma) a) Tiu elstara parto de la brusto ĉe hominoj k simiinoj aŭ de la ventro ĉe la ceteraj mamulinoj, kiu entenas la laktoglandojn: se vi estus al mi kiel frato, kiu suĉis la mamojn de mia patrino! X; eĉ ŝakaloj donas siajn mamojn k nutras siajn idojn X; melki la mamojn de bovino. ➞ mamfrato, mammezuro, mamnutri, mampinto, mamsuĉi, mamsuĉigi. b) Homologa organo ĉe virseksaj mamuloj (inkl. homon).
2 Tiu sama parto ĉe virinoj, rigardata kiel amorlogaĵo: nia fratino ankoraŭ estas malgranda, k mamojn ŝi ankoraŭ ne havas X; viaj mamoj estu al mi kiel la penikoj de la vinbertrunko! X; tie palpiĝis iliaj virgaj mamoj X; ŝi forigu la malĉastecon de sia vizaĝo kaj la adultemecon de siaj mamoj! X. ➞ mamgloboj, mamzono.
mama. Rilata al mamo: mama absceso.
mamingo. Mamzono.
mamuloj ♉ Klaso (Mammalia) de vertebruloj, ĉe kiuj la inoj nutras siajn idojn per sia lakto: homo, hundo, baleno estas mamuloj.
mamalgio ⚕ Mama doloro.
mamektomio ⚕ Ablacio de mamo.
demamigi. Senigi idon je mamnutrado, por alkutimigi ĝin al nelikva nutraĵo: kiel infano demamigita, tiel estas en mi mia animo X; la demamigado estas, por la psikanalizistoj, la origino de multaj kompleksoj.