PIV · 14220
★simi/o
★simi/o ♉ Mamulo el la ordo de primatoj, subordo de antropoidoj, kun antaŭendirektaj okuloj k reduktiĝintaj dikfingroj, plej simila al homo, tre lertmova k inteligenta: simio al simio plaĉas pli ol ĉio Z. ☞ cebo, cerkopiteko, ĉimpanzo, gorilo, gibono, orangutano, titio.
simiuloj. Antropoidoj: okcidentaj simiuloj (Platyrrhinii) en Ameriko, orientaj simiuloj (Catarrhinii) en Afriko k Azio.
simia. Rilata al simio(j): simia instinkto, sociemo.
simii (tr) Kvazaŭ simio imiti: mallerte simii nobelan sintenon.
simieska. Simila al simio, aŭ al analogaĵo ĉe simio: simieska rikano.
prasimioj, duonsimioj ♉ Subordo (Prosimii) de primatoj, kun dentaro (el 44 dentoj) simila al tiu de insektovoruloj, ĝenerale kun muzelo k flankendirektaj okuloj, al kiu apartenas i.a. lemuro, k kiuj vivas precipe en Madagaskaro k S Azio.
bleksimio. Aluato.
silksimio. Kalitrikso.