PIV 2026 · Artikolo 5184
gibono
gibono ZOOL simio, simila al homo sed kun longegaj brakoj, vivanta en sudorienta Azio. membro de la familio Hylobatidae (gibonoj) el la ordo Primates.
blankmana gibono gibono, kun blankaj haroj sur la manoj kaj piedoj; kun brune nigra, senhara vizaĝo kun ĉirkaŭe cirklo de blankaj haroj; troviĝas en Junnan, Ĉinio, kaj ankaŭ en la Hindoĉina Duoninsulo kaj Indonezio. specio Hylobates lar
nigra gibono malgranda gibono, diurna, ĉiovora; la juna gibono portas brune nigrajn harojn, la plenkresa virbesto nigrajn, kaj la plenkreska ino brune flavajn aŭ brune nigrajn; indiĝena en Azio. specio Nomascus concolor