PIV 2026 · Artikolo 9251

lemuro

Litero L

Derivaĵoj en la artikolo 7
  1. lemured/o
  2. fluglemuro
  3. ŝveblemuro
  4. filipin/a fluglemuro
  5. filipin/a ŝveblemuro
  6. malaj/a fluglemuro
  7. malaj/a ŝveblemuro
lemuro
1 ZOOL mamulo, primato, kun kapo simila al tiu de vulpo kaj plejparte kun tre longa vosto; vivanta en Madagaskaro. membro de la superfamilio Lemuroidea (lemuroj) el la ordo Primates ➞ indriedo, lemuredo, lepilemuro.
2 lemuro 1 de la genro Lemur.
3 MITO ĉe la romanoj spirito de mortinto.
lemuredomamulo en tiu taksonomia familio, kies tipgenro estas lemuro 2; malseknaza simiulo, svelta mezgranda besto kun longa, dense harkovrita vosto, tre ofte striita laŭ ringoj de kontrastaj koloroj; kun malantaŭaj kruroj pli longaj ol la malantaŭaj, kaj tre fortaj por salti de arbo al arbo. membro de la familio Lemuridae (lemuredoj) el la superfamilio Lemuroidea
fluglemuro, ŝveblemuro arba mamulo, kiu povas ŝvebi per ŝvebmembrano; indiĝena en Sudorienta Azio. membro de la familio Cynocephalidae (fluglemuroj, ŝveblemuroj) el la ordo Dermoptera Sin. galeopiteko, kaguango.
filipina fluglemuro, filipina ŝveblemuro nokta ŝveblemuro, kun akraj ungoj; kun ŝvebmembrano kiu etendas de la kolo al la membroj kaj eĉ al la vosto, do ĝi povas ŝvebi longan distancon; endemia en suda Filipinoj. specio Cynocephalus volans
malaja fluglemuro, malaja ŝveblemuro nokta ŝveblemuro, kiu nutras sin per molaj plantopartoj, ekzemple ŝosoj, novaj folioj, floroj kaj fruktoj. specio Galeopterus variegatus