PIV · 16745
vor/i
vor/i (tr)
1 Krude manĝi, ŝirante per la dentoj (speciale pp bestoj). ☞ konsumi.
2 ♉ Karakterize sin nutri per io.
-vora (pp animalo) Karakterize sin nutranta per io: karnovora, fekovora, grundovora, kadavrovora, ĉiovora (Sin. ĉiomanĝanta) besto.
-voranto. Animalo karakterize sin nutranta per io: fiŝvoranto, saprovoranto (saprozoo).
vorema. Avida manĝi: vorema leono.
-voruloj ♉ Sistematika grupo de animaloj, kies ĉefaj reprezentantoj karakterize sin nutras per io: insektovoruloj, karnovoruloj.