PIV 2026 · Artikolo 4029
★erinaco
Derivaĵoj en la artikolo 3
★ erinaco ZOOL mamulo, simila en formo al soriko, sed pli granda; kun haŭto kovrita de pikiloj; ĝi manĝas insektojn kaj defendas sin kuntiriĝante en bulon. membro de la subfamilio Erinaceinae de la familio Erinaceidae ➞ erinacedo, eĥidno, histriko.
erinacedomamulo en tiu taksonomia familio, kies tipgenro estas erinaco. membro de la familio Erinaceidae (erinacedoj)
eŭrop1a erinaco erinaco bruna kun multaj dornoj brunaj kaj blankaj; manĝas insektojn kaj insektajn larvojn, tervermojn, helikojn, skarablojn, forfikulojn, malgrandajn bestojn kaj la ovojn de birdoj; indiĝena en Eŭropo, de Irlando kaj Iberio ĝis Skandinavio, en diversaj habitatoj. specio Erinaceus europaeus
hinda erinaco erinaco malgranda kun kvazaŭ maskita vizaĝo — malhela kaj blanka supre — kun diverse helaj brunaj dornoj kovrantaj la korpon; kun kruroj grize brunaj kun po 5 piedfingroj kaj malgrandaj ungoj; indiĝena en Barato kaj Pakistano. specio Paraechinus micropus