PIV 2026 · Artikolo 6119
★histriko
★ histriko ZOOL
1 mamulo, ronĝulo, el la mediteraneaj landoj, kies korpo, pli granda ol tiu de erinaco, estas kovrita de longaj hirtigeblaj pikiloj. membro de la familio Hystricidae (histrikoj, histrikedoj) el la ordo Rodentia
2 histriko 1 de la genro Hystrix.
kresta histriko histriko, kun pikiloj sur la kapo, nuko, kaj dorso, leveblaj en kresto; la pikiloj estas aŭ malhele brunaj aŭ nigraj; indiĝena en Italujo, kaj en partoj de norda, okcidenta, centra kaj orienta Afriko. specio Hystrix cristata