PIV · 6103
hirt³a
hirt3a
1 (pp haroj aŭ similaĵoj) Rekte staranta: la hirtaj pikiloj de atakata histriko; hirta herbo kovris la tutan tombejon.
2 Konfuze malordigita, malglata: hirta barbo Z; (f) hirta stilo.
hirteco. Aspekto de io, iu hirta.
hirtigi. Fari iun, ion hirta: grenoj ĉielrigardas, hirtigas sian pajlon denove G; la birdo hirtigas la aliajn plumojn ĉirkaŭ la kolo Z; la maljunaj kolomboj hirtigis siajn plumojn Z. ☞ taŭzi.
hirtiĝi. Iĝi hirta: al la aliaj kokinoj hirtiĝis la plumoj Z.
hirtismo ⚕ Patologia trokresko de la harsistemo ĉe la virino, akompanata de diversaj perturboj (mensaj k.a.).
hirtulo. Viro, kies kapo k barbo estas nature hirtaj.