← Reen al H

PIV 2020 · 6104

★hirud/o

hirud/o G. (Hirudo) de hermafroditaj vermoj el la filumo de anelidoj, kun 3 makzeloj en la buŝo k suĉilo ĉe la postaĵo, kiuj suĉas sangon de diversaj animaloj, vivas en sensala akvo k estis medicine uzataj: meti hirudojn al iu; ĝi helpos kiel hirud’ al mortinto Z.
hirudino Proteino de la salivo de hirudo, malhelpanta la sangokoaguliĝon: la sintezaj hirudinoj estas grandskale uzataj en terapio.
hiruduloj. Klaso (Hirudinea) de anelidoj, al kiu apartenas i.a. hirudo.