PIV 2026 · Artikolo 6120

histriono

Litero H

histriono
1 HIST en la antikva Romo vulgara burleskulo.
2 aktoraĉo, kiu penas plaĉi per krudaj efektoj kaj fanfaronas pri siaj sukcesoj: ĉiuj ĉi en siaj bizaraj kostumoj aspektis kiel trupo de histrionoj kaj ridindaj ŝercafektuloj VVi
histrioni konduti kiel histriono: ĉiuj silaboj estas klare elparolataj kaj Auld ne provas histrioni, kiel ofte faras aliaj verkistoj deklamante GMc
histrionado konduto de histriono.