PIV 2026 · Artikolo 2339

burleska

Litero B

Derivaĵoj en la artikolo 5
  1. burlesko
  2. burleskaĵ/o
  3. burleskul/o
  4. ŝerc/oburleskaĵ/o
  5. ŝercburleskaĵ/o
burleska BELE SPEK ekstravagance komika, kontrastiganta la noblecon de la temo kun la trivialeco de la stilo, aŭ male: burleska poemo burleska komedio burleska tribunalo BMo la aŭtoro burleske ridindigas burokration OE ➞ groteska, karikatura, parodia.
burlesko burleskaĵoj rigardataj kiel ĝenro.
burleskaĵo
1 burleska verko: la burleskaĵo asociiĝis en la menso kun aliaj farsaj operoj OE
2 (figurasence) burleska ago aŭ parolo. ➞ ŝercoburleskaĵo.
burleskulo
1 burleska aktoro: la lingvo de la mezepokaj burleskuloj RPi
ŝercoburleskaĵo, ŝercburleskaĵo ŝerca burleskaĵo 2: centoj da maskitoj vagadas laŭ la stratoj amuzante sin per multaj ŝercburleskaĵoj MLe