← Reen al A

PIV · 1162

★arleken/o

arleken/o (ankaŭ maj.) Gaja burleskulo, origine rolulo en la itala komedio, konebla per sia multpeca bunta vesto: la morto estas io pli, ol salto de arlekeno! Z. klaŭno, pajaco, pieroto, pulĉinelo, Kolombino.
arlekeni (ntr) Diri mallertajn ŝercojn, ridigajn stultaĵojn: penu plaĉi al ŝi, sed ne arlekenu, estu serioza B. afekti, petoli.
arlekenaĵo. Ridinda, intence mallerta diro aŭ ago.