PIV 2020 · 176
★afekt/i
★afekt/i
1 (tr) Ŝajnigi ion per nenaturaj, nesimplaj manieroj: afekti solenan sintenadon, gravan mienon, modestecon, interesiĝon; ili afektis ne scii sian nacian lingvon. ☞ hipokriti.
2 (ntr) Fari mienojn, kvazaŭ oni ne volus, dum oni ja volas; montradi nesimplan, pretendeman, atentovekan sintenadon: ne afektu, infano, k ne enmetu al vi frenezaĵojn en la kapon! Z; ŝi aŭdis, ke la poŝtestro estas ĉi tie k jen ŝi komencas afektadi antaŭ la spegulo! Z; ĉu vi jam aŭdis, ke la ekzekutisto afektus, kiam li devas plenumi juĝan decidon? Z.
afekto, afektado. Konduto de tiu, kiu afektas: morala, bigota afektado.
afektulo, afektulino. Tiu, kiu kutime afektas: hipokritulo ŝajnigas por kaŝi, afektulo por paradi.
piafekta, sanktafekta. Bigota.