PIV · 10777
★naiv/a
★naiv/a
1 Sensperte malkaŝema k kredema, kiel infano: li estas nelerta k naiva provincano Z; tiu senkulpa, naiva, ideala Karonjo, kiu pasie amis la blankajn florojn Z; kun sento, kun kiu homo matura rigardas naivan infanon Z; vi ŝajnigas vin kokete naivaj Z; ne faru vin pli naiva, ol vi estas; ne ekzistas naiva vulpo Z.
2 (io) Senartifika, ne montranta pripensadon aŭ spertiĝon: naiva respondo; tio estis naiva konfeso; en tiu tempo ĝuste tiuj ĉi naivaj kontraŭparoloj estis rigardataj kiel veroj Z; ☆ naiva pentrado (☞ novprimitivulo).
naive. En naiva maniero: ŝi naive rakontis, kiel li ŝin delogis.
★naiveco. Eco de iu, io naiva: la naiveco k nenionsciado de virgulino Z.
naivega. Iom stulta pro troa naiveco.
naivisto. Novprimitivulo.
naivulo. Homo naiva: naivuloj jam ne ekzistas Z; al naivuloj imponi estas tro facile.