← Reen al P

PIV · 12751

primitiv²a

primitiv2a
Tia, ke ĝi produktiĝis ĉe la origino de io, k ricevis pro tio specialan karakteron: la primitiva kristana eklezio; la E. primitiva; la primitivaj moroj B; (f) talento eĉ la plej alta, kiu ne havas povosciadon teknikan, estas forto primitiva, blinda, ne disvolvita Z; li posedis tute primitivan biciklon; primitiva funkcio (Sin. malderivaĵo). praa, kruda, unuatempa.
Staranta sur malalta ŝtupo de evoluo.
primitivulo
Homo aŭ besto primitiva 2.
Pentristo de la periodo antaŭrenesanca.
novprimitivulo Pentristo de la 19a−20a jc, strebanta imiti la popolan arton. Sin. naivisto.