← Reen al P

PIV · 12752

★primol/o

primol/o 🍁 G. (Primula el primolacoj) de unu-, du- k plejparte plur-jaraj herboj kun rozeto el bazaj folioj k kun kvinnombraj, okulfrape koloraj floroj; ĉ. 400 sp-oj, precipe N-hemisferaj, multaj pororname kultivataj, i.a. aŭrikulo k la sekvaj:
Ĉinia primolo (P. sinensis), el Ĉinio, kun diverskoloraj floroj;
Japania primolo (P. japonica), el Japanio, kun ruĝaj floroj;
obkonusa primolo (P. obconica), el Ĉinio, kun folioj, enhavantaj iritan substancon, k kun lilake rozaj floroj;
oficina primolo, printempa primolo (P. veris, sin. P. officinalis), el Eŭropo, medicine uzata, kun pedunklo, apekse portanta flavajn florojn en umbelo;
ordinara primolo, sen-tiga primolo (P. vulgaris sin. P. acaulis), el Eŭropo, kun pedunkloj unufloraj.