← Reen al P

PIV 2020 · 13003

pudor/o

pudor/o. Fobia evitemo elmontri sian korpon k rigardi aliulajn korpojn, aŭ paroli k aŭdi pri aferoj, havantaj rilaton kun sekso aŭ kun intimaj sentoj: tiu spektaklo ofendis la pudoron de la puritanaj kongresanoj; sen pudoron plu pretendi, (vi) elliberigis vin de la kalsono W.
pudora. Havanta, montranta pudoron: pudora sinteno; nia fratineto Klitora, kiu kaŝludas en ombro kun rideto pudora W. ĉasta, pruda, puritana.
pudore. En pudora maniero: ŝi tenis la okulojn pudore mallevitaj.
senpudora. Tute ne havanta pudoron: senpudora sinteno, senpudoraj vortoj. obscena.
malpudoro. Konduto de tiu, kiu tute ne havas pudoron.
senpudoreco. Eco de io aŭ iu senpudora: dum la dua mondmilito, la papo protestis kontraŭ la senpudoreco de la virinaj vestoj.