← Reen al P

PIV · 13004

★pudr/o

pudr/o. Pulvoro el parfumita k kolorigita amelo, uzata por tualeto: ŝi, kiu venas parfumita per ĉiaj pudroj de la parfumisto X; ŝiaj haroj estis superŝutitaj per apenaŭ rimarkebla polveto el blanka pudro Z. ŝminko.
pudri (tr) Surŝuti per pudro: pudrita peruko; (f) la regiono brilis, kvazaŭ ĝi estus pudrita per diamanta polvo Z; neĝe pudritaj kampoj Z.  prujno.
pudrilo. Floka kvasto por pudri.
pudrujo. Malgranda skatolo, kun, ordinare, interna speguleto k pudrilo, kiun la virinoj kunportas en la mansako.