← Reen al A

PIV · 634

★amel/o

amel/o
Blanka substanco, ekstraktata el semoj (precipe grenoj) aŭ tuberoj (precipe de terpomo), k konsistanta el amelo 2: grenamelo estas uzata kiel gluo k por rigidigi tolaĵon; terpomamelo estas kuirarte uzata.
Substanco, konsistanta el du aŭ tri polisakaridoj – polimeroj de glukozo, (C6H10O5)n, kun n de kelkcent ĝis kelkdekmil –, troviĝanta en multaj vegetaĵoj, kie ĝi rolas kiel energirezervo, k transformiĝanta en sukeron dum digestado. glucido, glikogeno, inulino, sakarido.
ameli (tr) Rigidigi per amelo: amelita kolumo.
amelazo Pankreata enzimo, malkombinanta amelon.
amelozo. Polisakarido, polimero de glukozo, (C6H5O5)n, unu el la du ĉefaj konsistaĵoj de amelo.