PIV · 633
ameb⁹o
ameb9o Z ♉ Protozoo (Amoeba k parencaj g-oj), kiu moviĝas per pseŭdopiedoj k vivas en akvo, malseka tero aŭ (g. Entamoeba) parazitas en diversaj animaloj, i.a. homo, ĉe kiu ĝi estigas i.a. disenterion.
ameba. Rilata al ameboj: ameba disenterio; amebaj abscesoj.
amebeco ⚥ Karaktero de iuj ĉeloj de vivuloj (ekz. leŭkocitoj), kiuj kondutas en sia moviĝo kiel ameboj.
amebismo ⚥ Procezaro, rezultanta el amebeco.
ameboida. Simila al amebo.
amebozo ⚕ Parazita malsano kaŭzata de iu amebo.
amebuloj ♉ Ordo (Amoebida) de protozooj el la superklaso de rizopodoj.