PIV · 9307
leŭkocit/o
leŭkocit/o ⚥ Senkolora ĉelo de la sango k de la limfo: la sango de plenkreska homo entenas du specojn de leŭkocitoj, la granulocitojn k la limfocitojn. Sin. blanka globulo.
leŭkocitozo ⚕ Pliiĝo de la leŭkocitoj en la sango aŭ en iu seraĵo, ofte signo de infekto.