PIV · 5408
granulocit/o
granulocit/o ❤ Vario de leŭkocito, kun profunde entranĉa nukleo k granuloplena ĉelplasmo: la ĉelplasmo de granulocitoj diverse koloriĝas, kio ebligas distingi granulocitojn acidafinajn (aŭ eozinafinajn), bazafinajn k neŭtrafinajn; 66% el la leŭkocitoj de normala homosango estas granulocitoj.
hipergranulocitemio, hipogranulocitemio. Resp. tro granda aŭ ne sufiĉe granda kvanto de granulocitoj en la sango.