PIV · 5407
granul/o
granul/o
1 ❤ ⚥ Grajnetforma elemento de organo aŭ ĉelo, normala aŭ patologia: citoplasmaj granuloj; ⚕ grizaj (aŭ: tuberkulozaj) granuloj. ☞ miliara.
granula
1 De, rilata al granulo.
2 Konsistanta el granuloj: 🍁 granula talo de likeno.
granulaĵo. Medikamento konsistanta el granuloj: kalcia granulaĵo.
granuleca. Laŭaspekte granula.
granulomo ⚕ Nomo de inflamaj tumoroj, kaŭzataj de diversaj infektoj, i.a. tuberkulozo, sifiliso.
granulomozo. Nomo de kelkaj malsanoj, karakterizataj de la ĉeesto de granulomoj.
tuberkulgranulozo. Akuta miliara tuberkulozo.