PIV 2020 · 12345
plasm/o
plasm/o (plasma)
2 ⚥ Fluida interna parto de ĉelo (ĉelplasmo) aŭ de ties nukleo (nukleoplasmo).
3 ☐ Substanco je tiom alta temperaturo, ke elektronoj disiĝas de la nukleoj.
plasmogamio ⚥ Kuniĝo de la ĉelplasmoj de du ĉeloj, ĝenerale dum seksa procezo, ekz. dum fekundiĝo.
endoplasmo ⚥ Interna parto de ĉelplasmo.
endoplasma ⚥ Troviĝanta interne de la ĉelplasmo: endoplasma reto (Sin. enĉela reto).
nukleoplasmo ⚥ Viskoza substanco, kiu konsistigas laŭpeze la pli grandan parton de ĉelnukleo.
protoplasmo Z ⚥ La viv-esenca substanco de ĉelo, konsistanta el ĉelplasmo k nukleo: protoplasmo ordinare estas viskoza, diafana substanco, entenanta suspensie etajn granulojn. ☞ ĉelplasmo, nukleo, nukleolo.