PIV · 12346
plasmaferez/o
plasmaferez/o ⚕ Apartigo de plasmo disde diversaspecaj sangoĉeloj per spaciala centrifugilo por kuraci pacienton aŭ akiri bezonatajn elementojn de la sango de donanto: plasmaferezo ebligas ekz. transfuzi nur la plasmon k redoni la ĉelojn al la doninto, akiri de hiperimuna donanto notindan kvanton de antikorpoj, forpreni nur la malsanigajn globuletojn de paciento.