← Reen al Ĉ

PIV 2020 · 2693

★ĉel/o

ĉel/o
🏠 Malgranda ĉambro por unu sola persono, en monaĥejo, malliberejo ks: ĉelo de ermito; li havas nek ĉelon nek kelon Z (estas malriĉa); (analoge) banĉelo. budo, kabineto, kajuto, kamero, karcero, kiosko.  ĉelveturilo.
Ĉiu el la sesflankaj kavetoj el vakso, en kiun la abeloj enmetas mielon aŭ unu ovon.
La plej malgranda vivanta unuo, kiu konsistigas la vivulajn histojn aŭ la tuton de la unuĉelaj vivuloj: ĉelo konsistas el membrano k ĉelplasmo, kiu enhavas organetojn; ĉelo eŭkariota (karakterizata de kromosomoj – entenataj de nukleo – k de mitokondrioj k/aŭ plastidoj), prokariota (karakterizata de kromosomo(j) ne entenata(j) de nukleo, k de la malesto de mitokondrioj k plastidoj); ĉelmembrano, ĉelmuro, ĉelnukleo, ĉelplasmo, ĉelskeleto. plasmodo, sifono, sincitio, hifo, histo.
Tutaĵo de la strukturoj de la aloj k fuzelaĝo.
Vakua tubo aŭ ampolo, enhavanta iun ajn teknikan organon: ĉelo de Karolus, de Kerr ( lumelektra ĉelo).
(f) Ĉiu el la kvadrataj dividaĵoj de surfaco: antaŭtuko kun bluaj ĉeloj Z; la 64 ĉeloj de la ŝaktabulo.
Σ Baza grupo de partianoj (en komunistaj partioj).
💻 Plej malgranda adresebla parto de memorilo. bajto, vorto.
bartavola ĉelo Lumelektra ĉelo kun baranta tavolo.
elementa ĉelo Plej malgranda struktura elemento de kristalo.
lumelektra ĉelo Organo por transformi lumon en elektran energion.
palisa ĉelo 🍁 Ĉelo de la palisa parenkimo.
stoma ĉelo 🍁 Vd stomo.
ĉela. Rilata al ĉelo; enhavanta ĉelojn: ĉela kerno; ĉela ŝtofo.
ĉelaro. Grupo da ĉeloj.
ĉelara. Konsistanta el ĉelaro: ĉelara formacio, ŝtofo; pli dolĉaj ol mielo k ĉelaraj mielgutoj X.
ĉeleto. Alveolo.
ĉelologio. Citologio.
ĉelafina Citotropa.
fotoĉelo Lumelektra ĉelo.
plurĉela. Konsistanta el pluraj ĉeloj: plurĉela animalo (Sin. hista animalo, metazoo).
plurĉelulo. Plurĉela vivulo. metazoo.
unuĉelulo. Unuĉela vivulo. mikrobo, protozoo.
adipoĉelo Specialiĝinta ĉelo de grasa histo. Sin. grasoĉelo.
grasoĉelo. Adipoĉelo.
lipĉelo 🍁 Stoma ĉelo (Vd stomo).
melanoĉelo Ĉelo de vertebruloj (inkl. homon), kiu sintezas melaninon.
nervoĉelo Neŭrono.
pigmentoĉelo 🍁 Pigmentoriĉa ĉelo, ekz. de la haŭto de animaloj (melanoĉelo) aŭ de la epidermo de plantoj.
selenĉelo Lumsentiva ĉelo kun bartavolo el seleno.
sunĉelo = lumelektra ĉelo.