PIV · 184
afin/a
afin/a
1 👥 Prezentanta similecojn de strukturo, humoro, karaktero ks.
2 🍁 ♉ Sistematike parenca: eruko estas afina al brasiko.
3 Ⓚ Kombiniĝema: fero estas afina al sulfuro, hidrogeno al oksigeno.
4 💡 Facile kolorigebla, solviĝanta, sorbebla, altiriĝema: ☐ Ⓚ akvoafina, akvo-neafina substanco (Vd akvo); ❤ acidafina granulocito (facile kolorigebla per acidaj koloriloj, ekz. eozino); ⚕ nervafina viruso. ☞ trop/.
5 ∆ a) (pp transformo) Konservanta rektojn k paralelecon inter tiuj ĉi. b) (pp spaco) Rilata al afinaj transformoj.
afini (ntr) Esti afina (al).
afineco. Propreco esti afina: du substancoj povas montri apartan kemian afinecon; «La elektaj afinecoj» (altiriĝemo inter du samkarakteraj homoj) estas romano de Goeto.