← Reen al K

PIV 2020 · 8121

★kombin/i

kombin/i (tr)
Kunigi plurajn elementojn en difinita ordo; laŭcele aranĝi: kombini literojn, ciferojn, kartojn.
Unuigi molekulojn de du aŭ pluraj substancoj laŭ difinita proporcio, por formi novan korpon. komponi, sintezi.
Interaranĝi ideojn por konduki al konkludo, aŭ rimedojn por estigi rezulton: kombini planon, projekton, manovrojn, draman intrigon. teksi, ŝpini.
kombinado. Ago de tiu, kiu kombinas: teorie la kombinado de «da» kun «la» ne estas malpermesata Z; la diversajn detalojn de la homa esprimado ĝi lasas al la kombinado de la uzantoj mem Z; komparado k kombinado de la bagatelaĵaj ciferoj Z.
kombinaĵo
Rezulto de kombinado: elskribi ĉiujn eblajn kombinaĵojn unusilabajn Z.
Homogena, nur kemie disigebla kunaĵo. komponaĵo, kunmetaĵo, miksaĵo, solvaĵo.
(de k elementoj el n elementoj) Aro de k elementoj elektita el aro de n elementoj; la nombro de tiaj aroj estas C(n,k) = n!/k!(n − k)!: el la kvar elementoj a, b, c, d oni povas formi ses kombinaĵojn kun du elementoj, nome ab, ac, ad, bc, bd, cd (C(4,2) = 6). aranĝaĵo, permutaĵo.
lineara kombinaĵo (pp vektoroj) Sumo de la vektoroj multiplikitaj per skalaroj (nomataj koeficientoj).
kombiniĝi. Iĝi kombinita: kloro k hidrogeno kombiniĝas en hidrogenan kloridon; ili havas kombiniĝemon (afinecon) unu por la alia.
kombinilo 💻 Cifereca cirkvito, kiu realigas bulean funkcion: aŭ-, kaj-, ne-, nekaj-, neaŭ-kombinilo.
kombinumo = kombinato.
rekombiniĝo
Kuniĝo de elektrono k truo en duonkonduktanto aŭ de elektrono k pozitiva jono en gaso: 🔭 rekombiniĝa erao (laŭ la praeksploda teorio, en la historio de la Universo, la tempo kiam la temperaturo iĝis sufiĉe malalta, ĉ. 3 000°K, por ke la pramaterialo rekombiniĝu).
Interŝanĝo de DNA inter homologaj kromosomoj, ĉefe dum mejozo, el kiu rezultas novaj kombinaĵoj de genoj en la sekva generacio. interkruciĝo.  kiasmo.
malkombini. Fari, ke la molekuloj de korpo disiĝu: por analizi nekonatan substancon, oni devas ĝin malkombini; nestabilaj produktoj malkombiniĝas per si mem; malkombiniĝaj produktoj; vetermalkombiniĝo de roko.