← Reen al K

PIV · 8177

kompon¹i

kompon1i (tr)
Harmonie aranĝi la diversajn partojn de arta verko: komponi romanon, pentraĵon, robon; estas kelkaj verkistoj, kiuj ne scias komponi; filmo admirinde komponita.
Verki muzikaĵon: komponi operon.
(pp elementoj) Konsistigi miksaĵon, kombinaĵon: atomoj de hidrogeno k oksigeno komponas la molekulon de akvo. kombini.
komponado. Agado de tiu, kiu komponas: kurso pri komponado (en konservatorio).
komponaĵo. Io komponita: alfabeta komponaĵo (Sin. akrostiko 2).
komponanto
Konsistiga parto de tutaĵo: la komponantoj de salo; elektronika komponanto (ekz. bobeno, duonkonduktanto, kondensilo, rezistilo); la strebo al posedo de libera marnavigado estas unu el la komponantoj de la rusa politiko.
Ĉiu forto el fortaro rilate al la rezultanto.
(pp vektoro rilate al bazo) Skalaro (nombro) necesa por ricevi la vektoron kiel linearan kombinaĵon de la bazo. koordinato.
komponisto. Muzika verkisto.
malkomponi Disigi la konsistigajn elementojn de miksaĵo, kombinaĵo.
malkomponanto Heterotrofa vivulo, kiu malkomponas k/aŭ mineraligas la mortintajn vivulojn k la ekskrementojn: saprobakterioj k fungoj estas malkomponantoj.  mineraligi 3.
biomalkomponado Malkomponado de poluaj substancoj fare de vivuloj, precipe mikroboj.
biomalkomponebla (pp substanco) Malkomponebla fare de vivuloj: biomalkomponebla ujo, lesivo, insekticido.  rotenono, DDT.
transkomponi = transponi.