PIV 2026 · Artikolo 353
akrostiko
akrostiko
1 BELE poemo, en kiu la komencliteroj de la versoj, sinsekve legitaj, formas vorton, nomon ktp, ekz. Kiu rivale Al ĉi stilisto Brilus egale En stelolisto? preskaŭ la tuta lasta duono de la kolekto konsistas el akrostikoj, kiuj apenaŭ entenas atomon da poezio JCa ➞ mezostiko, telestiko.
2 BIBL poemo, en kiu ĉiu verso aŭ duonverso komenciĝas per unu el la sinsekvaj literoj de la alfabeto (ekz. Psalmo 119). Sin. alfabeta komponaĵo.