PIV 2026 · Artikolo 8176

komploto

Litero K

komploto sekreta ligo por malica aŭ krima celo kontraŭ iu: Vinicius estis perfidita kaj murdita sekve de komploto LiZ komploto inter Hitler kaj Stalin kondukis al tio, ke en la jaro 1940 la landon okupis la Ruĝa Armeo PČe ➞ konspiro.
komploti ntr fari komploton: iu el la sekretaj amikoj de Ha-Nocri komplotas kun siaj komplicoj mortigi lin hodiaŭ nokte SPo li facile konvinkiĝis ke ni komplotas kontraŭ li ALö